Next Previous Contents

9. Retposxto per Xfmail

Xfmail estas retposxtprogramo kun plena MIME-subteno. Oni konfiguras gxin ene de la grafika surfaco. En la menuo vi trovas sub "Misc Config" dialogon por la konfigurado.

La butono "Appearance" kondukas al listo, kie oni povas rilatigi kodojn kaj tiparojn. Unue premu "Add" kaj indiku la plenan nomon de latin-3-tiparo. Ekz.

  adobe-helvetica-medium-r-normal--12-120-75-75-p-67-iso8859-3

La tiparnomo nun aperas en la maldekstra listo. Por rilatigi gxin al la kodo "iso-8859-3" vi devas unue elekti tiun kodon en la dekstra listo kaj poste elekti la tiparon en la maldekstra listo. Nun premu "OK" kaj poste "Save".

Xfmail enhavas internan redkatilon per kies menuo "Language" vi povas elekti la gxustan kodon.

Se vi volas uzi eksteran redaktilon vi povas iri per la butonoj "View", "Edit" al dialogo, kie vi povas indiki gxin, ekzemple per:

  elvis -fn <tiparnomo> +source~/.elvis.lat3

Jen vi trovas Xfmail en la reto.

Atentu ankoraux alian aferon. Estas ne cxiam facile sendi 8bitan mesagxon. Cxar kelkaj serviloj ankoraux funkcias 7bite kaj simple ignoras la okan biton tiel, ke viaj E-literoj farigxas iuj aliaj signoj. Se vi tamen volas sendi 8bite kaj uzas lokan Sendmail, vi startu gxin kun la elekto -B8BITMIME. Bedauxrinde tio, lige kun eraro de Xfmail (vd. malsupre), kauxzis senderarojn cxe mi en certaj kazoj.

Por trasendi 8bitajn mesagxojn tra 7bitaj medioj ekzistas la normo "quoted printable". Tiu rekodas 8bitajn signoj per signaro =NN, cxe kio NN estas la kodero de la signo. Mi rekomendas ensxalti tiun rekodon sub "Misc Config Intern." en Xfmail.

Tio bedauxrinde estas uzata nur por novaj mesagxoj. Se vi respondas al retmesagxo, Xfmail transprenas ties rekodon. Tiel povas okazi, ke via mesagxenhavo (ekz. Content-Type: text/plain; charset=Iso-8859-3) ne harmonias kun la rekodo (ekz. Content-Transfer-Encoding: 7Bit). Tio aux kauxzas problemojn kun Sendmail (vd. supre) aux forigas la 8an biton de la E-literoj.


Next Previous Contents