Next Previous Contents

1. Antauxvortoj kaj dankoj

Cxar tiu cxi teksto estas verkita per linuxdoc-sgml, gxi ne povas uzi Esperantajn signojn.

La avantagxo estas, ke la teksto aperas en la HOWTO-kolekto (anstataux en la mini-HOWTO-kolekto) kaj estas havebla en pluraj formoj (teksto, TTT-teksto, Postskript-teksto, k.a.)

La malavantagxo estas, ke mi devas kodi la esperantajn signojn per la x-maniero kaj el tio povus estigxi miskomprenoj cxe la konfigurajxoekzemploj Nu, mi provas rimarkigi tion cxe la koncernitaj lokoj.

Solvojn kaj gravajn informojn donis: Eduard Werner (Emakso 19.34, TeX), Marko Rauhamaa (xmodmap, TeX, mailcap), Edmund Grimley Evans (TeX), Lee Sau Dan (setfont, Emakso 20, MULE, TeX) kaj Richard Hable (Vi, Xfmail, Knews). Dankon al ili kaj cxiuj aliaj, kiuj helpis kompili tiun cxi dosieron.


Next Previous Contents