Next Previous Contents

2. Kodoj kaj Esperantaj Tiparoj

Ekzistas tri internaciaj normoj por signokodoj, kiuj enhavas la esperantajn signojn, la du kutime uzataj estas ISO-8859-3 (Latin-3) kaj Unikodo (Unicode). La unua normo estas por 8-bitaj signoj kaj la dua por 16-bitaj. Por povi transporti unikodajxojn tra 8bitaj kaj 7bitaj medioj ekzistas la kodoj UTF-8 kaj UTF-7.

Cxar Unikodo samtempe difinas koderojn por la signoj de cxiuj mondlingvoj, gxi ricevas pli kaj pli da subteno de programarproduktantoj. Tamen en Linukso Unikodo ankoraux estas tre malmulte subtenata. Aparte la sistemo mem pli malpli bazigxas sur 8-bitaj kodoj. Pro tio en Linukso oni momente uzas kutime la normon ISO-8859-3.

Ampleksajn informojn pri la unuopaj kodoj kun E-signoj en internaciaj normoj kaj en specialaj programoj, vi trovas cxe Edmundo.

Latin-3-tiparojn por la teksta modo vi trovas sub la nomoj /usr/lib/kbd/consolefonts/iso03.f?? Por aktivigi unu el ili tajpu ekzemple:

  setfont iso03.f16

Foje vi bezonas la eblecon konverti esperantajn tekstojn de UTF-8 al Latin-3. Por tio vi povas uzi la sekvan Perl-programeton.

  #!/usr/bin/perl
  while (<>) {
    s/\304\210/\306/g;
    s/\304\211/\346/g;
    s/\304\234/\330/g;
    s/\304\235/\370/g;
    s/\304\244/\246/g;
    s/\304\245/\266/g;
    s/\304\264/\254/g;
    s/\304\265/\274/g;
    s/\305\234/\336/g;
    s/\305\235/\376/g;
    s/\305\254/\335/g;
    s/\305\255/\375/g;
    print;
  };
Por konverti en la alian direkton, intersxangxu la du kolumnojn inter /../../.


Next Previous Contents