Next Previous Contents

4. X-fenestra sistemo

4.1 Tiparoj

Por trovi Latin-3-tiparojn kaj rilatajn informojn por la X-fenestra sistemo vi rigardu en la Virtuala Esperanto-Biblioteko - sub la rubriko "Komputadaj fakoj".

Cxe la tiparoj vi trovas indikojn kiel instali ilin. Per:

  xlsfonts -fn *iso8859-3

vi povas kontroli cxu la tiparoj (sukcese) estas instalitaj en via sistemo. La proporciaj adobe-tiparoj bone tauxgas por vidado en Communicator, Knews, Xfmail...). Por Xterm kaj la Vi-variantoj vi uzu la tiparojn de Alain Fagot.

4.2 Tajpi E-signojn

La X-fenestro-sistemo permesas difini reagojn al klavpremoj de la "kompona klavo" (plej ofte tiu estas difinita kiel AltGr) plus alia klavo.

Ekzemple sur germana klavaro AltGr+q donas la signon '@'

Per la programo xmodmap oni povas difini, ke

  AltGr+c -> cx
  AltGr+Shift+c -> Cx
  ...

Por tio metu en vian uzanto-dosierujon dosieron ~/.Xmodmap. (Ofte gxi jam estas tie kaj vi nur bezonas modifi gxin.) Kaj aldonu la sekvajn liniojn:

  keycode  54 = C NoSymbol AE
  keycode  42 = G NoSymbol Ooblique
  keycode  43 = H NoSymbol paragraph brokenbar
  keycode  44 = J NoSymbol onequarter notsign
  keycode  39 = S NoSymbol Thorn
  keycode  30 = U NoSymbol Yacute

Ne cxiuj programoj gxuste traktas tion. Alia ebleco (vi povas uzi ambaux variantojn samtempe) do estas, meti la 12 esperantoliterojn sur la 12 funkcio-klavojn:

  keysym F1 = F1 ae
  keysym F2 = F2 AE
  keysym F3 = F3 oslash
  keysym F4 = F4 Ooblique
  keysym F5 = F5 paragraph
  keysym F6 = F6 brokenbar
  keysym F7 = F7 onequarter
  keysym F8 = F8 notsign
  keysym F9 = F9 thorn
  keysym F10 = F10 Thorn
  keysym F11 = F11 yacute
  keysym F12 = F12 Yacute

Certigu, ke dum la starto de la X-fenestro-sistemo lancxigxas la ordono xmodmap ~/.Xmodmap. Normale en /usr/X11R6/lib/X11/xinit/xinitrc jam trovigxas linioj kiel

  usermodmap=$HOME/.Xmodmap 
  if [ -f $usermodmap ]; then
    xmodmap $usermodmap
  fi


Next Previous Contents