Next Previous Contents

5. Netscape Communicator

Ofta bezono de Esperanto-tiparoj estigxas dum la legado de interretaj pagxoj kaj diskutgrupaj artikoloj. Netscape Communicator ja permesas difini kaj uzi multajn diversajn kodojn por rigardi diverslingvajn dokumentojn, sed bedauxrinde gxi ne rekte subtenas Latin-3-kodon. Anstatauxe vi povas uzi la kodon "User-defined". Por tio elektu en la menuo "Edit Preferences", iru al la dialogo "Appearance Fonts", elektu tie la kodon "User-defined" kaj alordigu konvenajn Latin-3-tiparojn.

Nun vi povas elekti en la menuo "View Encoding User-Defined" por legi dokumenton koditan laux normo Latin-3.

Bedauxrinde vi ne povas legi la esperantajn literojn en unikodaj tekstoj. Unikodaj tekstoj estas aperigitaj tiel, ke la signoj estas prenitaj el konvenaj 8-bitaj tiparoj. Tiel vi bone povas legi cirilajn, grekajn ecx cxinajn literojn, sed pro la nesuficxa subteno de Latin-3 anstataux supersignaj literoj vi vidas nur demandsignon :-(

Cetere mi rimarkis eraron en Netscape Communicator 4.0x Se oni legas diskutgrupon, oni komence ne vidas Esperanto-signojn, kvankam kiel kutima kodo estas elektita "User-Defined". Sed post elekto de iu alia kodo kaj posta reelekto de la kodo "User-Defined" vi vidas la e-ajn signojn.


Next Previous Contents